![]() Foundation Center FOI HOME JOIN THE FOI INTRODUCTION CENTERS, EVENTS & NETWORKING GALLERIES Art & Photos FOI HISTORY ISIAN NEWS OLIVIA's LETTERS LITURGY RITES PUBLICATIONS FOI Manuals Call of Isis Juno Covella FOI SOCIETIES: College of Isis Spiral of the Adepti FOI Priesthood Druid Clan of Dana Noble Order of Tara ONLINE BOOKSTORE Donate FAQ/Contact Us Site Map Search this site Webpage Sponsors ![]() FOI Homepage authorized by the Foundation Center: Clonegal Castle Enniscorthy, Eire |
The Fellowship of Isis![]() Aset Shemsu - The Retinue of Aset Foundation Centre: Clonegal Castle, Enniscorthy, Eire La Manifesto de la Kunularo de Izisa Traduko / Esperanto Elanglis David Pardue (La Manifesto estis originale verkita en 1976 de Olivia Robertson. C^i tiu estas le Revizio de julio 1999.) Kreskanta nombro da homoj denove malkovras sian amon al la Diino. Komence tiu c^i amo eble s^ajnas esti nenio pli ol sento interna. Sed baldau g^i disvolvig^as, g^i ig^as sopiro pri aktive helpi la Diinon en la manifestado de S^ia plano dia. Tial oni audas tiajn demandojn, kiaj "Kiel mi povas esti inicita en la Misterojn de la Diino?" "Kiel mi povas sperti komunion pli intiman kun S^i?" "Kie trovig^as S^iaj temploj kaj adeptoj plej proksimaj?" "Kiel mi povas alig^i al la pastraro de la Diino?" same multajn demandojn similajn. La Kunularo de Izisa estas fondita por plenumi c^i tiujn bezonojn. Membreco ebligas komunion pli intiman inter la Diino kaj c^iu membro, kaj unuope kaj kiel parto de aro pli granda. La Kunularo estis fondita en 1976 de Lawrence, Pamela kaj Olivia Durdin-Robertson. Estas centoj da Izisejoj kaj miloj da membroj c^ie en la mondo. Amo, Belo kaj Vero esprimig^as per plurreligia, plurkultura, multerasa Kunularo. Ni honoras la bonon, kiu trovig^as en c^iuj kredoj. La Kunularo de Izisa posedas neniajn filiig^ojn apartajn. La Kunularo estas organizita sur bazo demokrata. Chiu membro havas privilegiojn egalajn ene de g^i, chu kiel membro unuopa, chu kiel ano de Izisejo [ Iseum ] au Liceo [ Lyceum ]. Tiu c^i manifesto validas ankau por la societoj idaj: la Kolegio de Izisa [ Collegium Isidis ], la Nobla Ordeno de Tara kaj la Klano Druida de Dana. La Kunularo respektas la konsciencoliberecon de c^iu membro. Nek votoj nek promesoj pri sekreteco estas postulataj. C^iuj agadoj de la Kunularo estas nedevigaj kaj membroj rajtas rezigni sen esti pridemanditaj. Ne estas membrokotizo. La Kunularo respektegas c^iajn manifestaj^ojn de la Vivo. Ankau la Dio estas kultata. La Ritoj malpermesas ian ajn formon de oferado, c^u efektiva, c^u simbola. Naturo estas respektegata same konservata. La Nobla Ordeno de Tara celas konservi la Naturon. La Kunularo akceptas toleremon religian, g^i ne estas ekskluziva. Membroj rajtas subteni lojalecon al aliaj religioj. Ni bonvenigas membrojn de c^iu religio, tradicio kaj raso. Infanoj, nomitaj "Infanoj de Izisa," estas bonvenaj, kondic^aj de konsento gepatra. La Kunularo kredas je la antauenigo de Amo, Belo same Abundo. G^i neniel kurag^igas asketismon. La Kunularo celas estigi amikemon, talentojn psikajn, felic^on same kompaton al c^iuj estaj^oj. La Klano Druida de Dana celas estigi la talentojn psikajn de la Naturo. La Kolegio de Izisa estas revivigata post g^ia subpremo antau 1500 jaroj. Same kiel Aset Shemsu [ la Sekvantaro de Izisa ], la Kunularo de Izisa c^iam estas vivinta en la Ebenoj Subtilaj. La Kolegio nun revenis el la Ebenoj Subtilaj. La Liceoj de la Kolegio donas diplomojn de Mago. Disponeblas ankau korespondkursoj. Estas nek votoj nek sekreteco. Izisejoj ja estas la veraj fajrejoj de la Diino, au Diino kaj Dio al Kiuj ili estas dedic^itaj. C^i tiuj estas listitaj, kune kun Liceoj (instruaj centroj de la Kolegio de Izisa) en c^iu numero de Isian News. Krome Priorejoj de Tara kaj Boskoj de Dana kutime estas listitaj. C^iuj tiuj centroj kaj Isian News estas destinitaj nur por membroj de la Kunularo de Izisa. La Unuig^o de C^efpastroj estas la c^efa Gardanto por la Kunularo. La Pastraro de la Kunularo de Izisa devenas de sangolinio hereda de la Robertson-oj el Antikva Egiptio. Pastrinoj, pastroj, c^iuj membroj posedas honoron egalan. Pastrinoj kaj Pastroj laboras kun la Diino -- au Diino kaj Dio -- de sia Fido. C^iu homo, besto, birdo, arbo estas ido eterna de la Familio Dia de Vivo de la Patrindiino. Se vi konsentas kun tiuj c^i principoj, vi rajtas membrig^i en la Kunularo de Izisa.
© Fellowship of Isis Homepage |